Historio de okcidenta muziko

Ĵazo estas muzikĝenro ekestinta proks. 1900 en la sudaj ŝtatoj de Usono, kiun komence generis ĉefe nigruloj kaj kiu multmaniere evoluis – ofte per kunfando kun aliaj muzikaj tradicioj kaj ĝenroj. Intertempe al Ĵazo ankaŭ apartenas muzikformoj, kiuj ofte nur malfikse aŭ preskaŭ ne ligiĝas al nigrula tradicio.

Louis Armstrong – Unu el la plej gravaj muzikistoj de la pasia jxazo kun granda influo sur la plua evoluo de jxazo

xxazo ofte estas rigardata rilate sian artan gravecon kiel usona paralelaĵo al „klasika“ eŭropa muziko. Krom tio ĝi malfermis en preskaŭ ĉiuj fakoj de muziko, ekde popularmuziko ĝis popolmuziko, novajn eblecojn.

Rok-muziko aux simple roko (angle rock music) estas muzika gxenro evoluinta cxirkaux post la dua mondmilito en Usono kaj disvastigxinta tra la tuta mondo. Gxi parte bazigxas sur rokenrolo kaj rokabilo, kaj ekeblis pro la inventigxo de la elektra gitaro. Aliaj gravaj instrumentoj uzataj estas drumo kaj bas-gitaro. Roko multege influis la evoluon al moderneco kaj la liberigxo de la junularo el tradiciaj dogmoj.

Bluso (angle: Blues, la bluaj, idiome por esti afliktita) estas vocxa kaj instrumenta muzikspeco en malrapida aux moderata tempo kiu kreigxis far la idoj de afrikaj sklavoj en la ruraj komunumoj de suda Usono. La bluso radikis en okcidenta-afrikaj profana kantoj, laborkantoj (worksong), melodiaj vokoj (field holler) kaj cxantoj. La dominantaj elementoj estas afrikanismoj kiel la kvintona aux sestona blusa gamo, off-beat, la voko-kaj-respondo-skemo, interrompaj vokoj kaj recitativoj. La bluso kutime sekvas dudektakta strofoj-skemo kiu repetigxis. La tekstoj temas pri malfelicxa homa fato, precipue pri adulto, vana amo, soleco, malricxeco, alkoholismo kaj hejmveo.

Kontreo (angle: Country) estas arta stilo devenanta el la ebenajxoj kaj montoj de centra Nord-Ameriko, la iama "Sovagxa Okcidento".

Karakterizas tiun muzikon fortaj ritmoj, uzo de violono, gitaro, bangxo kaj kontrabaso, kaj romantikaj tekstoj, kiuj foje komentas aktualajxojn (ecx se banalajn).