Kantu ruse: kurso por infanoj kaj iliaj gepatroj/Антошка

Senco de la kanto edit

Tiu kanto unuafoje aperis en la samtitola animaciaĵo en 1969. Ĝia heroo estas rufhara knabeto – ludema, manĝema kaj... mallaborema. Samaĝuloj dufoje vokas lin fari ion – unue fosi terpomojn, poste ludi harmonikon, sed li ĉiam rifuzas iun ajn aktivadon sub la sama preteksto: oni ne instruis al li fari tion. Fine ili diras ke li preparu sin tagmanĝi kaj li ĝoje akceptas (en la animaciaĵo videblas ke tio estis ŝerco kaj la infanoj nur mokis la pigrulon).

Teksto edit

Rusa originalo Esperanto-traduko

Антошка, Антошка, пойдём копать картошку,
Антошка, Антошка, пойдём копать картошку,
Тили-тили трали-вали
Это мы не проходили, это нам не задавали
Тили-тили, трали-вали
Это мы не проходили, это нам не задавали
Па-рам-пам-пам, Па-рам-пам-пам

Антошка, Антошка, сыграй нам на гармошке,
Антошка, Антошка, сыграй нам на гармошке,
Тили-тили трали-вали
Это мы не проходили, это нам не задавали
Тили-тили, трали-вали
Это мы не проходили, это нам не задавали
Па-рам-пам-пам, Па-рам-пам-пам

Антошка, Антошка, готовь к обеду ложку
Антошка, Антошка, готовь к обеду ложку
Тили-тили трали-вали
Это братцы мне по силе, откажусь теперь едва ли
Тили-тили, трали-вали
Это братцы мне по силе, откажусь теперь едва ли
Па-рам-пам-пам, Па-рам-пам-пам

Antoĉjo, Antoĉjo, iru fosi terpomojn,
Antoĉjo, Antoĉjo, iru fosi terpomojn,
Tili-tili trali-vali
Tion ni ne lernis, tio ne estis en hejmaj taskoj
Tili-tili trali-vali
Tion ni ne lernis, tio ne estis en hejmaj taskoj
Pa-ram-pam-pam, Pa-ram-pam-pam

Antoĉjo, Antoĉjo, ludu por ni per harmoniko,
Antoĉjo, Antoĉjo, ludu por ni per harmoniko,
Tili-tili trali-vali
Tion ni ne lernis, tio ne estis en hejmaj taskoj
Tili-tili trali-vali
Tion ni ne lernis, tio ne estis en hejmaj taskoj
Pa-ram-pam-pam, Pa-ram-pam-pam

Antoĉjo, Antoĉjo, pretigu kuleron por tagmanĝi,
Antoĉjo, Antoĉjo, pretigu kuleron por tagmanĝi,
Tili-tili trali-vali
Tion, fraĉjoj, mi povas, nun mi apenaŭ rifuzos
Tili-tili trali-vali
Tion, fraĉjoj, mi povas, nun mi apenaŭ rifuzos
Pa-ram-pam-pam, Pa-ram-pam-pam

Klarigoj edit

копать картошку (fosi terpomojn)

En Rusio ekde la 18a jarcento estas kultivataj terpomoj. Unue la kamparanoj kontraŭis ĝin, foje eĉ ribelis kaj la cara registaro sendis armeajn trupojn por subigi ilin. Tamen poste la terpomo iĝis la plej populara legomo, kiu nun estas nomata en Rusio la “dua pano”. Aŭtune ĉiuj kamparanoj (kaj ofte ankaŭ urbanoj kiuj havas agrikulturajn terenojn) okupiĝas pri elfosado de jam maturiĝintaj terpomoj. Oni devas fari tion ĝustatempe, ĉar poste komenciĝos abundaj pluvoj, do elfosado iĝos pli komplika kaj la neelfositaj tuberoj putros.

тили-тили (tili-tili)

Tiuj vortoj havas neniun signifon, kutime ilin uzas etaj infanoj por inciti iun. Ekzemple ili povas kanti moke al knabo kaj knabino, kiuj pasigas kune multe da tempo: тили-тили тесто — жених и невеста! (tili-tili pasto — fianĉo kaj fianĉino!).

трали-вали (trali-vali)

Vortoj sen speciala signifo, foje uzataj en la senco “bagatelaĵo”. Pri senzorgema ulo oni povas diri: ему всё трали-вали (al li ĉio estas bagatelaĵo).

Па-рам-пам-пам (Pa-ram-pam-pam)

Sensignifaj silaboj, uzataj por esprimi bonan, iom ludeman-petoleman humoron.

это мы не проходили (tion ni ne lernis)

Проходить kutime estas uzata en signifo “pasi, trapasi”. Tamen se temas pri lernado aŭ studado ĝi uzeblas ankaŭ en la senco “lerni/studi”. Instruisto povas diri: мы пройдём это на следующем уроке (ni lernos tion en sekva leciono).

это нам не задавали (tio ne estis en hejmaj taskoj)

Задавать plejparte estas uzata en signifo “doni”. Se temas pri lernado aŭ instruado ĝi uzeblas en sigifo “doni hejman taskon al lernantoj”. Hejma tasko en la rusa vortumeblas kiel домашнее задание. Tamen oni povas ankaŭ diri задать жару (laŭvorte: doni varmegon), kio signifas ke iu estis batita, skoldita ktp, kio devos doni al li bonan lecionon. Ekzemple futbalisto, rakontanta pri venko de sia teamo super kontraŭuloj, povas diri: мы вчера задали им жару (ni hieraŭ donis al ili bonan lecionon). En brutobredado tiu vorto estas uzata en la senco "doni furaĝon" al brutoj, ekzemple: я задал корм свинье (mi donis furaĝon al porkino).

братцы (fraĉjoj)

Tiu vorto estas uzata en amikema medio por alparoli kamaradojn, ĉefe virojn. Singularo: братец. Ne konfuzu ĝin kun брат (frato), per kiu oni nomas parencon, братан (familiara alparolo, uzata en simpleca medio) kaj братва (frataro), uzata en krima ĵargono por nomi aŭ alparoli krimularon.

по силе (laŭ fortoj)

Foje uzeblas plurala formo (по силам) kun la sama signifo: “oni povas tion fari, niaj fortoj sufiĉas por tio”.

Eksteraj ligiloj edit