Kantu ruse: kurso por infanoj kaj iliaj gepatroj/33 коровы
Senco de la kanto
editEn tiu ŝerca kanto el porinfana sovetia filmo “Mary Poppins, adiaŭ!” (1984) laŭ samtitola romano de P. L. Travers temas pri poeto, kiu loĝis centre de granda urbo kaj senĉese verkadis poemojn, rimante ion ajn. Finfine li tute laciĝis kaj oni sendis lin ripozi en kamparo. Tie li vekiĝis ĉiutage je la 5a kaj legis siajn poemojn al 33 bovinoj, kiuj pace sin paŝtis. La bestoj reciprokis lin per ĵus melkita lakto, danke al kiu li grave kreskis, ja laktodieto tre utilas al poetoj, kiuj havas nur... 6 jarojn.
La kanto havas literaturan esperanto-tradukon fare de la ukrainia esperanto-kantisto Paŭlo Moĵajevo kaj eniris lian muzikalbumon Pluke-Traduke, eldonitan en 2005. Ni prezentos tiun ĉi literaturan (do iom liberan) tradukon post la nia, laŭvorta.
Teksto
editRusa originalo | Senrima esperanto-traduko | Traduko de Paŭlo Moĵajevo |
---|---|---|
В центре гоpода большого, Тридцать три коровы, В пять утра вставал он ровно, Тридцать три коровы, Тридцать три коровы, |
Centre de urbo granda, 33 bovinoj, Ĝuste je la 5a matene li ellitiĝis, 33 bovinoj, 33 bovinoj, |
Meze de urbego ia Tridek tri bovinoj, Vekiĝadis li tre frue Tridek tri bovinoj, |
Klarigoj
editволшебник слова (magiisto de vortoj)
Волшебник (magiisto) kutime estas uzata en la signifo “sorĉisto”. Ekzemple, la fama fabelo La mirinda sorĉisto de Oz en la rusa tradukeblas kiel “Удивительный волшебник из страны Оз”.
Tamen foje ĝi estas uzata figursence por esprimi fascinon pri homo, lerta je sia fako. Ĉi-foje temas pri poeto, kiu per vortoj kreas miraklajn verkojn, kion oni povas konsideri vera magio.
рифмоплёт (rimulaĉo)
Рифма signifas rimo kaj la verbo плести signifas plekti. Tiu vorto havas iom ŝercan kaj eĉ ironian signifon, kutime oni parolas tiel pri homo, kiu rimas rapide, sed apenaŭ konscie, do li kvazaŭ plektas vortojn anstataŭ pripensi kaj trasenti ilin. Se oni diras pri iu ke li estas nura рифмоплёт, tio signifas ke oni malalte taksas liajn verkojn.
что попало (io ajn/ion ajn)
Tio estas stabila vortkombino el что (kio/ke) kaj la verbo попадать (trafi), kiuj tamen havas ĉi-foje tute alian signifon.
Ĝi estas uzata por marki hazardan elekton de vortoj kaj faroj. Ekzemple se dum kunsido unu aŭskultanto demandas alian pri la vortoj de la oratoro: «Что он говорит?» (Kion li parolas?) tiu povas respondi: “Что попало” (Ion ajn), kio signifas ke li konsideras la aŭskultatajn vortojn stultaĵo sen iu signifo. Same oni povus diri pri ies faroj. «Что он делает?» (Kion li faras?) – «Что попало» (Ion ajn). Oni povas uzi tiun frazon en pli vasta senco por esprimi malkontenton pri iu decido aŭ situacio ĝenerale. «Что происходит в университете?» (Kio okazas en la universitato?) – «Что попало!» (Ĥaoso!).
Ekzistas simila vortkombino что ни попадя (io ajn) kun la sama signifo, sed jam pli popoleca, ne literatura kaj pli forte esprimanta malkontenton.
выбиться из сил (tute laciĝi)
Laŭvorta traduko de tiu ĉi stabila vortkombino sonas iom amuze: выбиться (elbatiĝi) из сил (el fortoj). Ĝi estas uzata por diri ke iu (eble parolanto mem) tute laciĝis, perdis lastajn fortojn kaj urĝe bezonas ripozon. Oni povas respondi al li, ke ankoraŭ estas tro frue por ripozi, do li devas собраться с силами (kolekti siajn fortojn) kaj agi plu. Kompreneble se li ne tute обессилел (senfortiĝis).
на поправку (por resaniĝo)
Denove stabila vortkombino, ĉi-foje surbaze de la verbo поправиться, kiu havas plurajn signifojn: dikiĝi («Я поправилась!» – “Mi dikiĝis!” povas malĝoje konstati virino), resaniĝi («Я поправился после болезни» – “Mi resaniĝis post malsano”), korekti siajn erarojn («Я ошибся, но сразу поправился» – “Mi eraris, sed tuj korektis tion”).
Поправка ĉi-foje signifas resaniĝo kaj на поправку signifas “al resaniĝo” kies celon de ies ago. Oni sendis la poeton al kamparo на поправку, do por ke li resaniĝu tie. Same oni povus diri pri aliaj aferoj, ekzemple: «Как твои дела?» (Kiel statas viaj aferoj?) – «Идут на поправку» (Ili marŝas pli bone/restabiliĝas).
парное молоко (ĵusmelkita lakto)
Парной derivas de la vorto пар (vaporo), kio facile klarigeblas se rememori, ke ĵusmelkita lakto estas varma, preskaŭ vaporiĝanta. Парное молоко estas simbolo de la freŝa, natura produkto, por kiu oni fakte ja sendis al kamparo la poeton. Danke al tiu saniga trinkaĵo li пошёл на поправку (komencis resaniĝi) kaj finfine поправился (resaniĝis).
в пять утра вставал он ровно (Ĝuste je la 5a matene li ellitiĝis)
Du vortoj en tiu ĉi frazo estas uzataj alie ol en Esperanto, do bezonas ioman klarigon.
La unua estas вставать (stariĝi). En la rusa oni uzas du antonimojn por marki kontraŭajn agojn: вставать (laŭvorte “stariĝi” en la senco “ellitiĝi”) kaj ложиться (laŭvorte “kuŝiĝi" en la senco “enlitiĝi”). Pri tio parolas la fama proverbo: «Кто рано встаёт, тому бог подаёт» (Kiu ellitiĝas frue, al tiu donacas dio). Matene patrino vekos infanon: вставай! (ellitiĝu!) kaj vespere ordonos ложись! (enlitiĝu!).
La dua vorto estas ровно, kiu havas du ĉefajn signifojn: "glate" (ровная дорога – glata vojo) kaj "ĝuste" (ровно в пять – ĝuste je la 5a). Ĉi-foje temas pri la dua signifo. En la junulara ĵargono uzeblas ankaŭ vortkombino «всё ровно» (ĉio glatas) kiel respondo al la demando «как дела?» (kiel statas la aferoj?).
Se paroli pri tempo, oni povas ankaŭ uzi la vorton точно (ekzakte) kun la sama signifo, sed kun iom pli insista signifo ne malfruiĝi. Se la vortoj «встречаемся ровно в пять» (ni renkontiĝos ĝuste je la 5a) signifas nur ke temas pri la 5a sen iuj aldonaj minutoj (nek 5-05 aŭ 5-10), do frazo «встречаемся точно в пять» (ni renkontiĝos ekzakte je la 5a) signifas, ke la parolanto substrekas kaj insistas: ne malfruiĝu eĉ por kelkaj minutoj! Cetere tio apenaŭ grave efikas por la rusoj...
Eksteraj ligiloj
edit