Estas kvar specoj de frazoj: Asertaj frazoj ("La suno estas hela"), demandaj frazoj ("Kie vi estas?") ordonaj frazoj ("Venu!") kaj agaj frazoj ("Mi promesas tion" aŭ "dankon!").

Asertaj frazoj povas esprimi ion veran aŭ ion malveran. Tamen ofte la frazoj mem ne estas veraj aŭ malveraj, ĉar ili devas esti interpretataj unue: ekzemple "Li nomiĝas Petro" nur povas esti nomata veramalvera post kiam oni scias, al kiu persono la vorto "li" rilatas.

Tio, kio fakte estas vera aŭ malvera, estas la aserto farita per iu aserta frazo. Do ĉiu aserta frazo povas esprimi unu aŭ plurajn asertojn; ĉiu aserto estas vera aŭ malvera. (Tion, kion mi nomas "aserto", aliaj aŭtoroj nomas "propozicio".)

Vero kaj malvero estas la du verovaloroj. Do ĉiu aserto havas unu el ĉi tiuj du verovaloroj.[1]

Kiam oni argumentas por io, oni ofte faras tion menciante unue kelkajn asertojn, la antaŭkondiĉojn, kaj konkludante per la celata aserto, la konkludo. Tio estas la strukturo de argumento en formala logiko. Oni povas esprimi formalan argumenton per sinsekvo da asertaj frazoj kies lasta komenciĝas per "Do" aŭ "Tial", ekzemple "Ŝi daŭre ne alvokis min. Do ŝi estas kolera."

Argumento povas esti bona aŭ malbona. Pli precize, ĝi povas esti malbona pro du kialoj: Unue, ĉar iu(j) el la antaŭkondiĉoj ne estas vera(j), aŭ due, ĉar la konkludo ne sekvas de la antaŭkondiĉoj.

La plej bona maniero, en kiu la konkludo povas sekvi de la antaŭkondiĉoj, estas kiam temas pri valida argumento. Valida argumento estas argumento, kies konkludo NE POVAS esti malvera, kiam la antaŭkondiĉoj estas veraj. Ekzemple "Mi estas homo. Ĉiu homo estas besto. Do mi estas besto."

Valida argumento, kiu havas verajn antaŭkondiĉojn (kaj do ankaŭ veran konkludon), nomiĝas sen-erara. Kiam oni argumentas, oni kutime intencas esprimi iun sen-eraran argumenton.

Ekzerco 1-1 edit

Kiuj el la jenaj argumentoj estas validaj?

  1. Sokrato estas homo. Ĉiu homo mortos. Do Sokrato mortos.
  2. La kato kuŝas sur la matraco. La matraco estas komforta. Do la kato feliĉas.
  3. Se iu konas min, ŝi konas ankaŭ mian fratinon. Marta konas min. Do Marta konas mian fratinon.
  4. Li estas viro kaj ankoraŭ ne edziĝis. Do li estas fraŭlo.
  5. Ne ĉiu homo estas bela. Do ekzistas almenaŭ unu homo, kiu ne estas bela.
  6. Parizo estas la ĉefurbo de Francujo. Francujo esta riĉa lando. Do Parizo estas granda urbo.



Piednotoj edit

  1. Kiel menciite en la antaŭparolo, ekzistas logik-sistemoj kun pli ol du verovaloroj, sed en ĉi tiu enkonduka verko ni tute ne traktos ilin