Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon/Kodado de diversaj daten-tipoj

Kodado de diversaj daten-tipoj edit

Duuma kodado (alinomita binara kodado) difinas nur, ke oni kodas per du malsamaj simboloj, ekzemple "0" kaj "1", "mallumo" kaj "lumo", malalta kaj alta elektra tensio, ktp. Por kodi pli kompleksajn datenojn necesas redukti ilin al kombinoj (vicoj) de duumaj simboloj.

Tipoj de kodeblaj datenoj edit

Jen kelkaj specoj de ofte kodataj datenoj:

  • Nombroj
    • entjeraj nombroj: 1; 2; 23; 10375; −438; …
    • frakciaj nombroj: ¾; 4,75; −735,9567; …
  • Tekstoj
    • "sen-aranĝaj" tekstoj: simplaj vicoj el literoj, interpunkcioj kaj spacetoj
    • aranĝitaj tekstoj: kun tipografia aranĝo en alineoj, kolumnoj, ĉapitroj, kun diversaj tiparoj kursivaj, grasaj, grandaj, malgrandaj, ktp.
    • lingvo-dependaj specialaj signoj kaj diversaj alfabetoj: ä, æ, â, α, א, ڵ ktp.
    • interligitaj tekstoj ("hiper-tekstoj")
  • Bildoj
    • rastrumaj (punktokradaj) bildoj
    • vektoraj bildoj
    • moviĝantaj bildoj (filmoj, video-aĵoj)
  • Sonoj
    • WAV
    • MP3
    • kompaktdiskoj

Pri la kodado de la plej gravaj specoj de datenoj okupiĝos la sekvaj lecionoj. Ni parolos nur pri cifereca, duuma kodado.

Transformado inter analoga kaj cifereca kodado edit

La informoj en la fizika (makroskopa) mondo estes esence analogaj; inter du mezureblaj valoroj ĉiam eblas trovi plian valoron. Por trakti tiajn informojn komputile necesas transformi ilin al cifereca formo. Por poste utiligi la rezultojn ofte necesas inversa transformado, de cifereca al analoga formo.

La ĝeneralaj teknikoj de tia transformado estas similaj al tiuj, kiun homoj uzas ĉe mezurado, ekzemple:

  • Kiam oni pesas kvanton da faruno per analoga pesilo, por mezuri ĝin, oni ekzemple vidas, ke la montrilo montras meze inter 750 kaj 760 gramoj. Oni do notas la rezultojn per ciferoj kiel "755" gramoj. Tion oni nomas diskretigo aŭ erigo de la skalo: Kontinua skalo estas dividita en (ofte egalajn) erojn, partojn aŭ paŝojn. Eblas erigi ĉiun (makro-)fizikan grandon: spacon, mason, forton, tempon, ktp.
  • Supozu, ke iu volas havi precize 430 gramojn (ciferece indikita kvanto) da faruno kaj posedas du kulerojn; unu povas enhavi 100 gramojn kaj la alia 10. Prenante kvar plenaĵojn de la unua kaj tri de la dua li ricevas la deziratan (analogan) kvanton.


 Specimenaj demandoj

1 Kiujn specojn de nombroj oni distingas en komputilo?

Entjeraj nombroj
Frakciaj nombroj
Glitkomaj nombroj
Mistikaj nombroj
Primaj nombroj
Transcenda nombro

2 Kiujn specojn de bildoj oni distingas en komputilo?

Artaj bildoj
Rastrumaj bildoj
Teknikaj bildoj
Vektoraj bildoj

3 Kiel diferencas aranĝitaj kaj ne aranĝitaj tekstoj?

la unua nur enhavas simplaj vicoj el signoj
la unua ne necesas kodon
la dua enhavas tipografian aranĝon en alineoj, kolumnoj, ĉapitroj
la dua enhavas diversajn tiparojn