Internaciigo de komputilaj programoj/Kio estas plurlingveco?
Difino
editDifino de internaciigo
Internaciigo estas la tekniko, kiu okupiĝas pri la kreado de plurlingvaj komputilaj programoj.
Tio estas la "internaciigo en vasta senco"; ĝi estas, kiel dirite, tekniko. Ni poste konos ankaŭ "internaciecon en strikta senco", kiel procezon. Ĉar la difino uzas la vorton "plurlingva", necesas pli klare diri, kion signifas plurlingveco de programoj.
Kio estas plurlingveco?
editEn la komencaj tempoj de komputado preskaŭ tute ne gravis, kiun lingvon uzis iu komputila programo. Por tio estis pluraj kaŭzoj:
- Multaj programoj tute ne enhavis tekstojn kaj do ne rilatis al lingvoj. Tio koncernas precipe programojn pri fiziko kaj matematiko, kaj en la komenca tempo de komputado la plej multaj programoj estis pri tiuj kampoj.
- Multajn programojn programisto verkis nur por si mem, do li mem elektis la lingvon, kiun uzu la programo.
- Se pluraj homoj uzis iun programon, ili kutime laboris kune en unu instituto aŭ firmao. Ne ekzistis datenaj retoj. La komputiloj estis de malsamaj specoj, kaj ne ekzistis normoj por interŝanĝo de datenoj, do preskaŭ ne estis eble uzi programon en pli ol unu komputilo kaj en pli ol unu grupo da uzantoj.
- Pro la samaj kialoj vendado de programoj preskaŭ ne ekzistis.
La fakton, ke la unuaj programoj laboris pli pri nombroj ol pri tekstoj, ne kaŭzis teknika manko. Efektive jam fine de la 19-a jarcento oni ciferece kodis tekstojn per tru-kartoj, kiuj estis manipulitaj pure mekanike. Sed ĝis ĉirkaŭ 1975 komputiloj, precipe komputila memoro, estis tro multekostaj por prilabori tekstojn. Nur per matematikaj operacioj, tre malfacilaj por homoj, eblis efike utiligi la multekostajn maŝinojn.
En la jaroj 1960-aj kaj precipe 1970-aj tiu situacio iom post iom ŝanĝiĝis, precipe pro tri evoluoj:
- Ekestis komputil-tipoj, da kiuj oni vendis konsiderindajn kvantojn, do la interŝanĝo de programoj iĝis interesa. Grava evento en tiu situacio estis la kreo de la mastruma sistemo UNIKSO (UNIX) ĉirkaŭ 1977. Ĝi estis la unua sistemo, kiu ruliĝis en malsamaj komputiloj kaj faciligis reuzon de programoj en alia komputil-tipo.
- Proksimume samtempe oni komencis uzi komputilojn por grandskala prilaboro de tekstaj datenoj. UNIKSO enhavis programon nomatan "troff", kiu ebligis eligi tekstojn bele aranĝitaj per foto-kompostilo.
- Pli kaj pli da homoj uzis programojn, kiujn verkis aliaj homoj, kun kiuj ili tute ne havis rilatojn. Tiu evoluo fortiĝis, kiam firmao Apple kreis la grafikajn (bildajn) uzo-interfacojn, kun muso, kiuj donis al la "uzuloj" pli bonan gvidon kaj postulis malpli da scio pri la uzata programo.
Tiuj tri evoluoj kune kondukis al situacio, kie plurlingveco estis dezirinda:
Difino de plurlingveco
Komputila programo nomiĝas plur-lingva, se ĝi povas egale funkcii per tekstoj en pluraj lingvoj. Oni distingas speciale:
- Uza plurlingveco signifas, ke la programo komunikas kun la uzulo en pluraj lingvoj. Ĉe dialogaj programoj oni parolas ankaŭ pri dialoga plurlingveco.
- Datena plurlingveco signifas, ke la programo prilaboras tekstojn (datenojn) en pluraj lingvoj. Se eĉ unu sama teksto povas enhavi plurajn lingvojn, temas pri miksa datena plurlingveco.
Unua unueca solvo: NLS
editDum jaroj multaj informadikistoj laŭeble evitis la problemon de plurlingveco aŭ aplikis nekontentigajn solvojn. Tion kaŭzis interalie, ke informadikistoj kutime ne estas lingvistoj kaj ne konscias pri ĉiuj eblaj problemoj de plurlingveco. Tio koncernis precipe Usonon, kie konscio pri plurlingveco kaj lingvaj problemoj multregione ne ekzistas.
Nur en 1985 firmao Hewlett-Packard eldonis sistemon nomatan NLS (Native Language Support = subteno de denaskaj lingvoj), kiu proponis unuecan solvon por multaj problemoj de plurlingveco. La bazaj konceptoj de tiu sistemo estas ankoraŭ aktualaj kaj uzataj.
Specimenaj demandoj
editTestu vin!