Internaciigo de komputilaj programoj/Resumo

[1]

Resumo edit

  • Komputil-uzantoj laboras en malsamaj lok-medioj. Programoj estu adapteblaj al tiuj lokaĵaroj.
  • La adapto de programo al certa lokaĵaro nomiĝas lokecigo.
  • Por ke programu estu facile adaptebla al lokaĵaroj necesas prepari ĝin. Tiu preparado nomiĝas internaciigo (de la programo).
  • "Internaciigo" estas kaj la nomo de tiu procezo kaj la nomo de la tuta tekniko, kiu rilatas al tiu procezo.
  • Por vere bone internaciigi programon necesas internaciiga kadraĵo, tio estas program- aŭ klasbiblioteko, kiu izolas programojn de la specialaj ecoj de unuopaj lingvoj.
  • Internaciiga kadraĵo permesas:
    • la internaciigon de programo sen koni la lingvojn, en kiuj ĝi (iam) funkciu;
    • la aldonon de novaj lingvoj sen koni la programojn, kiuj (iam) uzos tiujn lingvojn;
    • la lokecigon de programo al nova lokaĵaro sen modifi la programon.
  • Internaciigo rilatas al multaj aspektoj de programo:
    • tekstoj;
    • tekstoj kun variaj partoj;
    • nombroj;
    • datoj;
    • tempoj;
    • alfabeta ordigo;
    • majuskligo kaj minuskligo;
    • skribdirekto;
    • ktp.

Vidu ankaŭ edit



Referencoj edit

  1. Parto aŭ ĉiu enhavo de tiu paĝo reprenas tiun originan verkon.