Enkonduko en la logikon

Bonvenon al la enkonduka kurso pri logiko, la unua kurso en la Esperantlingva Vikiversitato.

Antaŭparolo

edit

Ĉi tiu kurso celas esti enkonduko en la logikon, interesa kaj grava fako kun rilato al matematiko, filozofio, lingvoscienco kaj komputado. Ne necesas iu ajn faka antaŭscio por kompreni la kurson, nur sufiĉa rezonkapablo (kaj bona rego de la lingvo uzata por la klarigoj, do ĉi-kaze Esperanto).

Kio estas logiko

edit

Logiko estas fako kiu okupiĝas pri la rilato inter asertoj, ekzemple ĉu certa sinsekvo de asertoj estas valida argumento, aŭ ĉu certa aro de asertoj entenas memkontraŭdiron. Ĝi helpas al oni pliprecizigi siajn pensojn kaj krei pli konvinkajn argumentojn.

La diversaj sistemoj

edit

Ekzistas multaj diversaj logiksistemoj, do sistemoj por formaligi ideojn pri logiko. Ekzemple oni distingas inter klasika logiko, en kiu ĉiu aserto estas aŭ vera aŭ malvera (sed neniam ambaŭ), kaj neklasikaj logikoj, en kiuj ekzistas pli ol du verovaloroj, kiujn asertoj povas alpreni (aŭ en kiuj ne ĉiu aserto havas certan verovaloron). Ĉi tiu kurso nur traktas klasikan logikon.

La klasika logiko mem realiĝas en diversaj logiksistemoj, uzataj por formaligi divers-specajn asertojn laŭ diversaj niveloj de analizado. Vi komprenos kion precize tio signifas kiam vi ekkonos la du logiksistemojn prezentatajn en ĉi tiu libro, la asertan logikon kaj la predikatan logikon de unua ordo.

Mi rekomendas ke vi faru ĉiujn ekzercojn en la kurso, por ke vi bone komprenu ĉiun eron antaŭ ol lerni pri la sekva afero, kiun oni nur povas kompreni se oni komprenas la antaŭajn aferojn. Estas aparta paĝo kun rezultoj de ĉiuj ekzercoj.

Se vi havas demandojn aŭ dubojn pri ĉi tiu kurso, vi povas kontakti la aŭtoron sur lia uzanto-paĝo.

Pri la aŭtoro

edit

Marcos CRAMER laboras pri doktoriĝa disertacio ĉe la matematika instituto de la Universitato de Bonn en Germanujo. La temo de la doktoriĝo estas projekto kiu celas komput-lingvosciencan analizon de la matematika lingvo. Do la temo kuŝas inter matematiko kaj komputa lingvoscienco, kaj de ambaŭ flankoj rilatas al la logiko.

Antaŭe li studis matematikon kaj filozofion, kies ĉefa ligo estas ilia komuna baziĝo sur la logiko.

Enhavo de la kurso

edit