Mi estas Marcos CRAMER kaj laboras pri doktoriĝa disertacio ĉe la matematika instituto de la Universitato de Bonn en Germanujo. La temo de la doktoriĝo estas projekto kiu celas komput-lingvosciencan analizon de la matematika lingvo. Do la temo kuŝas inter matematika logiko kaj komputa lingvoscienco. Antaŭe mi studis matematikon kaj filozofion en Britujo.

Krome mi interesiĝas pri Esperanto-scienco, aparte pri la gramatiko kaj la vortprovizo de Esperanto. Mi konsideras min ano de la bonlingva skolo (kiu provas praktike apliki la pri-Esperantajn ideojn esprimitajn de Claude PIRON en lia libro "La bona lingvo", precipe liajn ideojn pri vortfarado kaj la evitindeco de novradikoj).